Ridu Kune Ni

La aŭtoro - Mikaelo Bronŝtejn

En la viv', en la viv'
Rido gravas pli ol trist'
Por junul', junulin',
Eĉ por esperantist'.

Ridas mi, ridu vi,
Kaj pro rido tremos Ter'.
Kaj ridet', kaj rided' -
Estas bona afer'!

Ridu kune ni!
Estas bona afer'.

Suna tag', bela tag'.
Kia stranga miskompren' -
Sidas ŝi en angul'
Kun acida mien'…

Helpos ŝin nek pasi',
Nek plej varma amkonfid' -
Nur kun via ridet'
Ŝin retrovos la rid'.

Ridu kune ni!
Estas bona afer'.

Enmetu vian komenton. Viki-sintakso estas permesata:
Se vi ne povas legi la literojn en la bildo, elŝutu tiun dosieron .wav por aŭskulti ilin.
 
  • ridu_kune_ni.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:56
  • (ekstera redakto)