Uzantaj iloj

Retejaj iloj


riveret_kysuca

Riveret’ Kysuca

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoEduard Vladimír Tvarožek
Origina titoloKysuca, Kysuca
MIDIriveret_kysuca.mid

Teksto

Riveret’ Kysuca,
akvo vi glacia,
se mi el vi trinkas,
se mi el vi trinkas,
doloras kap’ mia,
doloras kap' mia.

Doloras la kapo
kaj eĉ la koreto,
/:ĉar mi vin tre amas,
ĉar mi vin tre amas,
kara knabineto,
kara knabineto.:/

Apud domo nia
fluas rivereto,
/:ke ŝi min ne amas,
ke ŝi min ne amas,
diris knabineto,
diris knabineto.:/

Se vi min ne amas,
ne atendu peton,
/:iĝos mi husaro,
iĝos mi husaro,
portos mi sabreton,
portos mi sabreton.:/

riveret_kysuca.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)