Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rosmareno_hu

Rosmareno

Muzikohungara popolkanto
E-tekstoJenő Keuler kaj Josef Cink
Origina titoloRozmaringot ültettem cserépbe
MIDIrosmareno.mid

Teksto

Rosmarenon plantis mi el la sem’,
kortomeze estas nun rosmaren’,
ĝis ĉiel’ elkreskis nun la planto;
sen fier’ mi estas ĉe amanto.

Estas mi malriĉa de nask’ laŭ ver’,
mian rozon amis mi kun sincer’;
de mi rabis lin ular’ envia,
pli malriĉa estas nun kor’ mia.

Mi forirus ien al malproksim’,
loĝi tie sen la fam’ kaj sen tim’,
do al ekstremaĵ’ de l’mond’ mi venos
kaj neniun tie mi plu ĝenos.

rosmareno_hu.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)