Rozoj de Picardy

Esperanta tekstoM. C. BUTLER
Tipotraduko
Originala titoloRoses of Picardy
Originala tekstoF. E. WEATHERLY

Ŝi staras ĉe la poploj,
kun okul' kiel blua mar',
rigardante sopire, atende,
al la vojo trans arbar'.
Kaj jen! tra la silento
venas flustra karesa ton':
ĝi kantas la junan amon,
kaj ŝin ravas la dolĉa son':

Rekantaĵo:

Rozoj ridetas en Picardy
en la rosa matena hel';
rozoj floradas en Picardy,
sed neniu kun via bel'!
Kun somero mortiĝos la roza flor',
mia vojo de vi estos for;
sed la rozon senmortan de Picardy
mi konservos por ĉiam en kor'.“

La ĉielon kovras ombroj
dum la jaroj pasas for,
sed por ili brilas konstante
la lumo de am' en kor'.
Ŝi ankoraŭ vidas la vojon,
kie venis renkonte li;
kaj ŝi aŭdas la kanton de amo
sub la poploj de Picardy.

Rekantaĵo

  • rozoj_de_picardy.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:01
  • (ekstera redakto)