Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rozojn_sxutis_mi

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Rozoj ŝutis mi

E-tekstoEd Jaunvalks
KantasAlberta CASEY

Tre malnova latva kanto aranĝita de P. Jurjans

Origina titolo: Rozem kaisu istabinu

Teksto

Rozojn mi en ĉambron ŝutis antaŭ
veno de l’ amant'; Kiam la svatanto
venis, ilin sublitigis mi. Kaŝis sub
la lito ilin, saltis en ĝardenon for.
En ĝardeno mi aŭskultis, kion diris
la svatant'. Patro jesis, neis panjo;
plore petis la svatant'. Plore petis
la svatanto, donis monon por konsent'.
Monon vi por kato donu, ne pro mia
belstatur', Mi ne estas ja birdeto,
deprenebla de branĉet. Mi knabino
bela estas, zorgatino de patrin'!

rozojn_sxutis_mi.1265410813.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)