Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rugxa_flamo

Ruĝa flamo

MuzikoLaŭ melodio de: Volga, Volga
Esperanta tekstoA. Schwenk

Teksto

Ekvekiĝu, subprematoj,
Ĉie, ĉie en la mond'!
/: Maljustecon vidu fratoj,
Venos novepoka ond'! :/

Jam tro longe teren premas
Nin la falsa fimoral';
/: Malfeliĉon ĉien semas
Kaj malamon kapital'. :/

Sed en luma oriento,
Ekleviĝis brile jam,
/: Salutante en konsento,
De l’ribelo ruĝa flam'. :/

Tiun flamon tuj senpere,
Ĉie ajn estigu ni;
/: Tiam regos baldaŭ vere
Libereco, harmoni'! :/

rugxa_flamo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)