Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rugxa_valo

Ruĝa valo

Muzikousona popolkanto
E-tekstoJosef Cink
MIDIrugxa_valo.mid

Teksto

Baldaŭ vi Ruĝan Valon forlasos,
baldaŭ via belec' estos for,
via ĉarma rideto forpasos,
rememor' pri vi iĝos dolor'.

Antaŭ tempo mi volis diveni
la sekreton de via pupil',
nun esperon mi vidas malveni
post montaron for ĝis mejloj mil.

Haltu por adiaŭi momenton,
ne rapidu al longa la voj',
lasos ĉe multaj vi tristan senton,
ankaŭ mi dronos en la malĝoj'.

Foje voku pri mi rememoron,
rememoron pri la Ruĝa Val',
eble temp' en mi kovros doloron,
sed memor' pri vi restos sen pal'.

rugxa_valo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)