Uzantaj iloj

Retejaj iloj


saltlevigxu_knab_de_l_ter

Saltleviĝu knab' de l'ter'

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoMiloš Raveň
Origina titoloPo valaský od zeme
MIDIsaltlevigxu_knab_de_l_ter.mid

Teksto

Saltleviĝu knab' de l'ter', jen kaprinoj por elpel'.
Peli ilin volis mi, lupospurojn trovis li.

Donu al ni, dommastrin', de l'fromaĝo de l'kaprin'.
Sen fromaĝo kaj sen vin', ni senfortos ĝis senfin'.

Saltu, knaboj, en spalir', kiu saltas, estas vir'.
Min malhelpas malfeliĉ', ĵus min kaptis kapturniĝ'.

saltlevigxu_knab_de_l_ter.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)