Uzantaj iloj

Retejaj iloj


saluton

Saluton

Aŭtoras Roĝer BORĜES, 2001
Originale aperinta en la disko “Muziko Elektronika”

Teksto

Saluton al la granda ronda famili'!
Al nia frato kiu ne povas aŭdi min, nun
Mi kore salutas vin

Saluton al la homoj forgesitaj de l' patri´
La televido ĉiam montris vin al ni
Normala, silenta kri'

Saluton al la kulturĝena imperiism'
Kaj bonan tagon al la nov-koloniism'
Korsaroj, korsaroj

Kaj nia mondo ankoraŭ restas en milit'
Samtempe vivas forte nia armila industri'
Sin nutre, sin nutre

Saluton! La falsa paco-batalado
Saluton! Alimaniera dominado
Saluton! Al la infanoj kiuj ploras
Saluton! La monda menso ne memoras
Saluton…

Saluton al samideanoj en la ret'
Finfine renaskiĝas forte nia esper'
Ligata, la tuta ter'

Saluton al deĵor-povul' de nia temp'
Mi vidas nur ke pro l'agado ektremos la sistem'
Korodu ĝin, memvole

Saluton al la apartigitoj pro la penso-manier'
Kaj bonan nokton, posedantoj de la ver'
Najbaroj, najbaroj

Feliĉe komenciĝis en la mondo jam labor'
Kaj baldaŭ de l' homaro foros la dolor'
Ni venkos, ni venkos

Saluton! La falsa paco-batalado
Saluton! Alimaniera dominado
Saluton! Al la infanoj kiuj ploras
Saluton! La monda menso ne memoras
Saluton…

saluton.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)