Uzantaj iloj

Retejaj iloj


samideano

Samideano

TekstoEterne Rima
MuzikoEterne Rima
E-tekstoEterne Rima
KantasEterne Rima

Teksto

•>eôbo<• karaokeo

Refreno:

samideano, ĉu vi atendas ĝis la fina venko
samideano, ni ĉiuj sidas sur la sama benko
samideano, ĉu vi laboras por pli bona mondo, o~jes
samideano, kion signifas familia rondo

multaj homoj miras kaj miras kial mi
Esperanton parolas
la klarigo estas simpla: mi tiel volas
kaj mi ne vivas en histori’
nek venas de l’ futur’
mi ekzistas hodiaŭ, antaŭ mi nenia mur’
mi volas esti bona homo
kun amikoj en ĉiu domo
saluti esperantistojn
en Ŝanghajo kaj en Romo
kaj en ĉiuj lokoj
kiujn ne eblas mencii
vi devas tion scii

Refreno:

samideano, ĉu vi atendas ĝis la fina venko
samideano, ni ĉiuj sidas sur la sama benko
samideano, ĉu vi laboras por pli bona mondo, o~jes
samideano, kion signifas familia rondo

ĉu Esperanto iam venkos
ne demandu min
eble ĝi jam venkis
sed oni ne sufiĉe tion prezentis
ĉar sentis homoj la neceson
fari aferojn tute aliajn
ne gravas, mi ja havas amikojn miajn
por mi tio certe bonas
mi pli multe ne bezonas
bele estas tiel, mi nenion al vi ordonas
ne batalas, mondon ne ŝanĝas
ĉar ne eblas
tio ja kompreneblas

Refreno: (dufoje)

samideano, ĉu vi atendas ĝis la fina venko
samideano, ni ĉiuj sidas sur la sama benko
samideano, ĉu vi laboras por pli bona mondo, o~jes
samideano, kion signifas familia rondo

Eksteraj ligoj

samideano.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)