Se estus ĉi tie

Teksto

Se estus ĉi tie tia knabineto,
kiu min avidus
ŝi ja devus al mi doni bela filon,
resti vergulino

Se mi devus al vi doni belan filon
resti virgulino
vi ja devus por li fari la lulilon
sen eĉ tuŝi lignon

Se mi devus por li fari la lulilon
sen eĉ tuŝi lignon
vi ja devus por mi kudri la ĉemizon
sen faden', kudrilo

Se mi devus por vi kudri la ĉemizon
sen faden', kudrilo
vi ja devus por mi fari la eskalon
ĝis la firmamento

Se mi devus por vi fari la eskalon
ĝis la firmamento
grimpus ni ja sunen, falus ni komune
estus fin' de ĉio.

QR-Kodo
QR-Kodo Se estus ĉi tie (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net