Uzantaj iloj

Retejaj iloj


se_havus_mi_martelon

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Se Havus Mi Martelon

Originala nomoIf I had a hammer
E-tekstoHays, Seeger, Pilger

Teksto

Se havus mi martelon,
martelus mi matene,
martelus mi vespere,
tra tuta la mond'.
Martelus danĝeron,
martelus averton,
martelus mi pri amo
inter ĉiuj homfratoj
tra tuta la mond'.

Se havus mi sonilon,
sonigus mi matene,
sonigus mi vespere,
tra tuta la mond'.
sonigus danĝeron,
sonigus averton,
sonigus mi pri amo
inter ĉiuj homfratoj
tra tuta la mond'.

Se havus mi kanton,
mi kantus en mateno,
mi kantus en vespero,
tra tuta la mond'.
mi kantus danĝeron,
mi kantus averton,
mi kantus pri amo
inter ĉiuj homfratoj
tra tuta la mond'.

Nun havas mi martelon,
nun havas mi sonilon,
nun havas mi kanton,
por tuta la mond'.
martelon de justeco,
sonilon de libero,
kaj kanton pri amo
inter ĉiuj homfratoj
tra tuta la mond'.

se_havus_mi_martelon.1354529851.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)