Uzantaj iloj

Retejaj iloj


se_la_cerbo_volas

Se La Cerbo Volas

Kantas Persone, muziko & teksto: Martin

Teksto

Mi alvenis ĝustatempe
Por la granda sensaci'
Steloj brilis firmamente
Kiam ŝi sidiĝis apud mi
Kaj ŝi diris: Ĉu vi sentas la miraklon de progres'?
Ni lin ĉiuj povas sekvi, kaj mi diris: Certe jes

Refreno:

Se la cerbo volas
Se la korpo povas
Se la tempo sufiĉas
Kaj ĝusta vento blovas

Post ĉiela promenado
Ŝi revenis al la ter'
Por matenmanĝ' kun marmelado
Kaj prudenta malaper'
Kaj ŝi diris: Nun ni iru ĉiam supren kaj sen ĉes'
Ni atingos ajnan celon. Kaj mi diris: Certe jes

Refreno

Ĉu ni ŝargu niajn ĉakrojn en etera katedral'
Ĉu ni flugu Siriusen sur delfeno de kristal'

Se la cerbo volas
Se la korpo povas
Se la mono sufiĉas
Kaj ĝusta vento blovas

se_la_cerbo_volas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)