Uzantaj iloj

Retejaj iloj


se_mi_scius_flugi

Se mi scius flugi

MuzikoSt. Hadyn
TekstoZ. Pyzik
E-tekstoRoman Dobrzyński
MIDIse_mi_scius_flugi.mid

Noto: Silezio — la okcident-suda regiono de Pollando.

Teksto

„Se mi scius flugi kiel la ansero,
flugus mi al Joĉjo Silezian* teron;
super la kabanoj, kampoj kaj la kortoj,
kien Joĉjon ĵetis la terura sorto.“

„Mia knabineto, vana via flugo —
vi ne trovos Joĉjon sur la kamp.' ĉe 1' plugo;
vi lin ne ekvidos eĉ el alta arbo,
ĉar li sub la tero hakas nigran karbon”.

„Donu radieton, ho arĝenta stelo,
kaj mi dislumigos en minej' malhelon —
ke amata Joĉjo kun ministoj kune
vivu pli kontente, ĝoje kaj pli sune!

se_mi_scius_flugi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)