Se Vi Ne Ekzistus Plu

Muziko de V.Pallavicini - T.Cutugno - Losigno, vortoj de Pierre Delanoe, Claude Lemesle, traduko de T.Bercis.
Kantas Joe Dassin.

Em
Se vi ne ekzistus plu,
Am
Por kio do ekzistu mi?
H7
Ĉu por vag' en ĉi-mondo sen vi,
Em
Sen espero, sen destin'?

Se vi ne ekzistus plu,
Am Am6
Elpensi amon strebus l'kor'.
Am D7
Kiel vidas sub l'fingroj pentrist'
G
Renaskiĝon de l'kolor'.
H7
Sed ĉio glitas for'…

Refreno:

Se vi ne ekzistus plu,
Por kiu do ekzistu mi?
Samas homoj, pasantaj en flu'
Preter mi - en monda bru'.

Se vi ne ekzistus plu,
Mi orfe solus sen uni'.
En la tajdoj de l' viv' kaj enu'
Sentus mi perdita min.
Mi tre bezonas vin.

Refreno

Se vi ne ekzistus plu,
Mi orfe solus sen uni'.
En la tajdoj de l' viv' kaj enu'
Sentus mi perdita min.
Mi tre bezonas vin.

Se vi ne ekzistus plu,
Por kiu do ekzistu mi?
  • se_vi_ne_ekzistus_plu.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:00
  • (ekstera redakto)