Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sed_tute_ne_gravas

... Sed tute ne gravas!

MuzikoAmplifiki
Esperanta tekstoAmplifiki
Esperanta plenumoAmplifiki
Tiponova teksto
Originala plenumoAmplifiki

La titola kanto de la muzika sonkasedo “…Sed tute ne gravas!” - de la ensemblo Amplifiki

Teksto

Ni estas knaboj - kaj ni knabinoj.
Ni amas knabinojn - mi amas knabojn!
Sed ili ne estas belaj, sed tute ne gravas!

Ni amas francinojn - ni amas hungarojn,
ni italinojn - kaj ankaŭ danojn,
kaj la hindinojn - ni amas anglojn,
peruaninojn - kaj la japanojn.
Ili ne estas belaj, sed tute ne gravas!
Ni amas vin, ni amas vin, ni amas vin, vin, vin, vin, vin!
Ni amas ĉiujn, ili ne estas belaj, sed tute ne gravas.

Do aŭdu knaboj, aŭdu knabinoj,
ke vi amas, knab' knabino,
kaj vi ne estas bela, do tute ne gravas!
Jes, se vi ne estas bela, do tute ne gravas
ke vi ne estas bela, do tamen tute ne gravas.

sed_tute_ne_gravas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)