Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sen_guteto_la_pokal

Sen guteto la pokal'

AŭtoroRudolf Baumbach
E-tekstoFerdinand Pfeil
Origina titoloKeinen Tropfen im Becher mehr

Teksto

„Sen guteto la pokal’,
La monujo sen metal' —
Stranga idilio!
Per ĉarmego kaj bonvin'
Vi mastrino ravis min
Sub la floranta tilio!“

Sed la gaja mastrinet’
„Por vin noti mankas kret'!” —
Diris kun belsono.
„Garantie donu vi
La valizon nur al mi,
Trinku laŭ bezono!”

Ruĝan vinon portis ŝi,
Por valizo trinkis li. —
Ridis la knabino:
„Pagu do, se mankas mon',
Per mantelo kaj baston'
Por pokalo da vino!”

Jen li trinkis por mantel’,
Por bastono kaj ĉapel’,
Kriis kun doloro:
„Nun adiaŭ freŝa vin’,
Ĉarma, juna vi mastrin',
Rava, bela floro!”

Ĝoje diris la knabin’
„Vian koron, donu ĝin,
Kara vi migrulo”
Sur buŝeto ruĝa ŝi
Sentis lipojn jam de li
En amdolĉa brulo.

Iun nokton en somer’
Mi sonigis tra l’aer’
Novan la kanteton.
Sub la floroj de tili’
Tinkis vinon, kisis mi
Ĉarman mastrineton.

sen_guteto_la_pokal.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)