Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sen_la_karul

Sen la karul'

Esperanta tekstoAd. ŜEFER
Tipotraduko
Originala titoloRobin Adair
Originala tekstoRob. BURNS

Teksto

Ĉio tedegas min — forestas li!
Ĉio malplaĉas nun sen simpati'.
Ĝojo kaj feliĉec' forflugis pro tedec';
ho, mi ploregas nun sen la karul'.

Gaje moviĝis mi en la dancad';
kun li koncertvesper' estis ĝuad'.
Sed post la ekforir' regadis min dezir',
kaj sopiradis mi al la karul'.

Min, kruelulo, nun ne amas vi!
Kial forflugis jam korsimpati'?
Lin eĉ en malesper' nur amas mi sur ter';
kaj restas nun mizer' sen la karul'.

sen_la_karul.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)