Sen timo

Teksto & muzikoRosana ARBELO
E-tekstoSvena DUN
KantasRosana ARBELO

Teksto

Refreno:

A B Sen timo sentu la favoron de la sorto,
G#m C#m teksitan de feinoj, kiuj ŝirmas vian vojon.
A B Farante ĉiun paŝon via plej vivinda horo,
E
feliĉu do sen timo

E C#m Sen timo, problemon ni rigardas bagatelo
A La stratoj evoluas al ĉielo
F# B kaj ni fariĝas birdoj, flugantaj super tero, jen
E C#m Sen timo, la noktoj nin regalas per falstelo
A Vi revu, plenumiĝos ĉiu revo
F#
se vi volonte vivas
A B
Sen timo al frenezo, sen timo diri: ne!

Refreno

Sen timo, la spertoj gvidas nin al la libero
Se ni la manojn levas en aero
ni trovos je dispono la tutan universon, jes
Sen timo, ni venas plej facile al la celo
Vi revu, plenumiĝos ĉiu revo
Se vi volonte vivas
sen timo al frenezo, sen timo diri: ne!

Refreno

Problemon ni rigardas bagatelo
Ni venas plej facile al la celo
Sen timo al frenezo, sen timo diri: ne!

Refreno

Eksteraj ligoj

QR-Kodo
QR-Kodo Sen timo (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net