Uzantaj iloj

Retejaj iloj


serenado

Enhavtabelo

Serenado

Teksto

Venu kara al fenestro
Vin salutas jen la kant'.
Vin salutas jen la kant'!
Vin sopiras nur la koro
En silenta nokta horo.
Jam mortigos min amoro,
Turnu vin al la amant',
Turnu vin al la amant'.
Venu kara al fenestro
Vin salutas jen la kant',
Vin salutas jen la kant'!

Teksto 2

Serenado

Al fenestro, karulino,
Venu, mia sun’;
Ĉar amantoj kaj fantomoj
Nokte vagas nun.

Mi atendas vin sopire
Jam de tuta hor';
Kun piedoj frostmordataj,
Sed kun varma kor'.

Malaperis ja la steloj,
Kaŝis sin la lun!;
Sed okuloj viaj lumas
Hele kiel sun'.

Al fenestro, karulino,
Venu, mia sun!;
Ĉar amantoj kaj fantomoj
Nokte vagas nun.

serenado.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)