Ses rubandoj

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIses_rubandoj.mid

Teksto

Se bardo mi estus, mi kantus ses kantojn
nian amon riveli al mond' kaj homar'.
Kaj, se komercisto, jen ses diamantoj,
ses rozoj karminaj pro mia ador'.

Refreno:

Sed mi estas simplulo, nur farmbienisto,
do rubandojn ses prenu por via harar'.

Mi, se nobelulo ses ĉarojn alportus,
ses blankajn ĉevalojn por via rajdad'.
Se imperiestro, ses palacojn provizus,
kun sescent servistoj por luksa parad'.

Refreno Aldonaĵo:

Bluo de l’ ĉiel', verdo de la land',
flavo kaj ruĝ', por via ruband'.

Mi kantojn ne havas, sed rubandojn kolorajn;
Vere amon deklaras ruband' por harar'.
Ne timiĝu, amatino, neniam soleca,
dum miajn rubandojn portas vi en harar'.

Refreno Aldonaĵo:

Tu-ra-li, tu-ra-lej, al ĝoja par’,
nur gravas rubando en via harar'.
QR-Kodo
QR-Kodo Ses rubandoj (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net