Uzantaj iloj

Retejaj iloj


siberia_lineto



Siberia lineto

MuzikoN. Kutuzov
TekstoV. Bokov
E-tekstoK. Gusev
MIDIsiberia_lineto.mid

Teksto

Pro kio rai ĉagrenas nun,
Sopiras pli kaj pli?
Ĉu ion karan perdis mi,
Ĉu ion serĉas mi?
La bonkonata pado min
Kondukas ien for,
Tra kampoj de kolhozo ja
En blua lina flor'.

Refreno:

Lin', lin', lin'!
Sen lim' floranta lin'!
Sed tiu, kiun amas mi,
Amas ja ne min.

Lineton siberian mi
Dissemis dua printemp',
Kaj ĉu ne vi subtenis min
Dum tiu gaja temp'?
Do kial ne deziras vi
Nun ree helpi min?
Pro senresponda mia sent'
Suferas mi sen fin'.

Refreno

Eliras en la kampon mi,
Sur lin' sidigas min
Kaj la okulojn kaŝas for
En la floranta lin'.
Al mi amarajn larmojn nun
Pardonos mia lin',
Kaj eble iom tristos ĝi
Kun sia junulin'.

Refreno

siberia_lineto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)