Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sidas_sur_la_benko_knabo

Sidas sur la benko knabo

Teksto

Sidas sur la benko knabo, ĉe lazura bela tago,
kaj subite en proksimo ekaperis belulino,
La junulo ŝin rigardis, dume varma suno ardis,
vorton diri li ne povis kiam la knabin' sin movis.

Refreno:

Kaca - raba o-la ola la la kaca - raba ol-la-la (2x)

Ŝi en bela bankostumo, orumite de la suno,
saltis en la lagspegulon, ne vidinte la junulon.
Koro en la brust' de knabo ekskuiĝis pro batado,
li sekvante subakviĝis, forgestinte senvestiĝi.

Refreno

La knabino mirigite saltis al la bord' subite,
sed la kompatinda knabo devis resti en la lago.
La moralo estas jena: ĉiam estu pripensema,
en malseka vesto certe vi ne amindumos lerte.

Refreno

sidas_sur_la_benko_knabo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)