Uzantaj iloj

Retejaj iloj


signo_del_esper

Signo de l' esper'

  • Aperis en MUZIKO, la bulteno de MEL num. 6, de 2009.

Jubilea kanto, verŝajne premierita en la jubilea jaro 1987.

Teksto

Jam dum jarcento vivas sur la ter'
lingvo hom-farita, signo del esper'.
Gin ne nutris forto de potenca ŝtat',
kreskis ĝi en koro de amika frat'.
Per Esperanto daŭre strebu ni
por ke homoj vivu en frat-harmoni'.

Nun jubileon festu ni kun ĝoj'
pro atingoj jamaj sur celita voj'.
Dume ni konsciu pri ordona dev'
serĉi realigon de l' komuna rev.
Por Esperanto kune agu ni
ĝis decid favora de la Histori'.

Muzikfolioj

  • Ĥoranĝo originala de Händel por 4-voĉa gea ĥoro SATB, sed en tonalo Eb. La originalo de Händel estis komponita en G-tonalo.
signo_del_esper.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)