Uzantaj iloj

Retejaj iloj


silente

Enhavtabelo

Silento

Teksto Alfredo Le PERA / Horacio PETTOROSSI
Muziko Carlos GARDEL / Horacio PETTOROSSI

Teksto

Silentas la nokto… Ĉio jam senzorgas…
la homoj nun dormas… l’ ambici' ripozas.
Movante lulilon, patrino kantetas
kantaĵon amatan kiu nin kortuŝas
ĉar en la lulilo esper' ŝia estas.

Ili estis fratoj… kaj ŝi sanktulino…
estis amaj filoj kiuj frumatene
korege salutis per kvin mildaj kisoj
tiun karan panjon kun tre blankaj haroj;
estis, do, kvin fratoj, ĉiuj laboristoj.

Silentas la nokto… ĉio jam senzorgas…
la homoj nun dormas… l’ ambici' laboras.
Klarion' aŭdiĝas… danĝeras la lando…
kaj je militkrio la viroj sin buĉas
kovrante per sango niajn landajn kampojn.

Nun finiĝis ĉio… rekreskas la plantoj,
jen himnoj por vivo kantas la burĝonoj.
Sed tiu virino kun tre blankaj haroj
restis tre soleca kun la kvin medaloj
kiujn patri' donis pro la kvin herooj.

Silentas la nokto… ĉio jam senzorgas…
la homoj nun dormas… l' ambici' ripozas.
Ni aŭdas koruson de novaj patrinoj
ĉar novaj esperoj en luliloj estas;
silentas la nokto… silentas l’ animoj…

Teksto 2

Origina teksto:

Silencio

Silencio en la noche.
Ya todo está en calma.
El músculo duerme.
La ambición descansa.

Meciendo una cuna,
una madre canta
un canto querido
que llega hasta el alma,
porque en esa cuna,
está su esperanza.

Eran cinco hermanos.
Ella era una santa.
Eran cinco besos
que cada manana
rozaban muy tiernos
las hebras de plata
de esa viejecita
de canas muy blancas.
Eran cinco hijos
que al taller marchaban.

Silencio en la noche.
Ya todo está en calma.
El músculo duerme,
la ambición trabaja.

Un clarín se oye.
Peligra la Patria.
Y al grito de guerra
los hombres se matan
cubriendo de sangre
los campos de Francia.

Hoy todo ha pasado.
Renacen las plantas.
Un himno a la vida
los arados cantan.
Y la viejecita
de canas muy blancas
se quedó muy sola,
con cinco medallas
que por cinco héroes
la premió la Patria.

Silencio en la noche.
Ya todo está en calma.
El músculo duerme,
la ambición descansa…

Un coro lejano
de madres que cantan
mecen en sus cunas,
nuevas esperanzas.
Silencio en la noche.
Silencio en las almas…

silente.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)