Silentu nun

Teksto

Demandu vian koron, ke ĝi diru
Ĉu amas min ĝi same kiel iam
Ŝajnas ke fremdiĝas nun ni du
Ni ne mensogu al ni jam
Kio estis nun perdiĝas
Kie restis via am'?

Vi silentu nun kaj diru nenion
Ne plu dolĉajn malverojn
Ne rakontu plu falsajn fabelojn
Do, silentu nun, varmas via lang'
Sed glacias via kor'
Mi sentas ke nia am' pasas for

Mi ankoraŭ malgaje atendas
Ne scias kion, mi ĉesas revi
Kunajn momentojn mi eĉ timas
Tamen ne povas esti sen vi

Do, silentu nun, belsonas vortoj
Sed frostas en via kor'
Mi scias ke nia am' pasas for

Eksteraj ligoj

QR-Kodo
QR-Kodo Silentu nun (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net