Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sinjoro_de_la_vertoj

Sinjoro de la vertoj

Memore al ĉiuj niaj amikoj perditaj sur la montaro.

La komponaĵo estas moderna, celebra kanto kunmemoriga pri la amiko Beppi Bertagnoli, pereinta tragike en montaro en 1957. Sed la trista fakto leĝere vualita en la teksto, nian amikon Vi vokis de la montaro, ne malhelpis ke ĝi fariĝis kanto de universala memidentiĝo.

La kanto estis ludita unuan fojon en griza oktobra dimanĉo de la jaro 1958-a, alten en montaro, ĉe memorŝtono titolita al amiko Bertagnoli, en la loko kie li pereis. Tiam emocio blokis duan strofon en la gorĝo de la solisto.

  • Originala titolo: Signore delle cime

Teksto

Di' en ĉielo, Sinjoro de la vertoj,
nian amikon Vi vokis de l' montaro
nun ni Vin petas, nun ni Vin petas,
en la paradizo, en la paradizo,
lasu lin iri en la Via montaro.

Sankta Maria, Reĝino de la neĝo,
kovru per blanka kaj supla flok-mantelo
nian amikon, plej karan fraton,
en la paradizo, en la paradizo,
lasu lin iri en la Via montaro.

Muzikfolioj

Eksteraj ligoj

sinjoro_de_la_vertoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)