Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ska-virino

Ska-Virino

Kantas Esperanto Desperado

Esperanto Desparado faris videoklipon de ĉi tiu kanzono en la komenco de la jardeko 2000.

Kvankam en la surbendigita versio de la kanto aperas “Vivis viro, kun lia virin'”, lastatempe en koncertoj Esperanto Desperado kaj Kimo kantas “Vivis viro, kun sia virin'”. Ŝajnas, nu, ke la celo de la verso estas diri, ke la viro vivis kun sia propra virino kaj ne kun aliula virino. --- Ricardo Dias Almeida 07/05/2008 22:53

Teksto

La nasko de skao en la Kariba Maro
estis ĉarma kaj bela afer'.
Rulante kaj movante en la akvo.
Ekzotika Jamajka vesper'.

Mi kantas

Refreno:

Skavirino venu, skavirino, skavirino venu
Dancu kun mi (2-foje)
ĝis la…. ĝis la nokto-, nokto-fin'.

En iu strato de Kingston Town,
vivis viro kun lia (sia) virin'.
Sabatvespere ili iris al la klub'.
Iliaj korpoj dancis tre intime.

Kaj flustris

Refreno

La nasko de skao en la Kariba Maro
estis ĉarma kaj bela afer'.
Rulante kaj movante en la akvo.
Ekzotika Jamajka vesper'.

Mi kantas

Refreno (2-foje)
Ĝis la nokto-, nokto-fin'. (16-foje)
ska-virino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)