Uzantaj iloj

Retejaj iloj


socialista_marsxkanto

Socialista marŝkanto

MuzikoKarl Gramm
TekstoMax KegelA. S. de Levita
Esperanta tekstoW. Nutters

Teksto

Socialistoj densariĝu!
Standardon ruĝan sekvu ni!
Labora sklavo, liberiĝu!
Katenojn ĵetu for de vi!
Ne plu malsato kaj mizer',
Feliĉo, paco sur la ter':
Forigi mankon kaj sklavecon,
Konkiri panon, liberecon,
/:Jen nia sankta ideal' :/

Venu al ni, ĉiu el vi,
Internaci', ekvenu ĝi!

Vi, milionoj proletaroj,
En urboj, kampoj, sur la mar',
Sennombraj sklavnaskitaj aroj,
Prematoj kaj malsatular':
Aŭskultu nin, stariĝu vi —
Se kunaj, ĉion venkos ni!
Por rekonstrui nunan mondon,
Ni nur bezonas fortan rondon
/:De ĉiulanda gefratar' :/

Do ankaŭ vi, venu al ni!
Internaci', kreskadu ĝi!

Ne per armiloj de l’barbaroj,
Per pulv' nek sabro luktas ni!
Spiritan lumon al la aroj
Ni portos — nur ja venkos ĝi!
Ne plu subpremo kaj perfort',
Ekregu paco, vera ord'!
Sur tero estu paradizo,
Jen nia sankta la devizo,
/:Jen nia alta ideal'! :/

Venu al ni, ĉiu el vi,
Internaci', vekiĝu ĝi!
socialista_marsxkanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)