Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sojle_de_la_klara_temp

Sojle de la Klara Temp'

Teksto?
Muziko?
KantasKaj Tiel Plu

Teksto

Sojle de la klara temp'
ni revenos al la ĝoj'
kaj ĵaluzon mokos ni
ĉarme montros la reĝino kiom ama estas ŝi

Iru for, iru for, ĵaluzul'
Lasu nin, lasu nin
Danci kune, danci kune ĉie ajn

Laŭ insisto de 'l reĝin'
pelu ni por ĝoja danc'
ĉiun viron al virin'
de l' montaro ĝis la mar' en vasta land' ni dancu re

Iru for, iru for, ĵaluzul'
Lasu nin, lasu nin
Danci kune, danci kune ĉie ajn

Korp-ĝentilon vidos vi
de l'reĝina danco flu
tiam certe ĵuros vi
ke nenie en la mond' virino ĝojas kiel ŝi

Iru for, iru for, ĵaluzul'
Lasu nin, lasu nin
Danci kune, danci kune cie ajn

sojle_de_la_klara_temp.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)