Sola En Vaku'

Kantas Persone, muziko kaj teksto de Martin.

Teksto

Ĉu vi vere scias kion vi faris?
Ĉu vi vere miras pri la rezult'?
Mi ŝatus vin akuzi
Sed timas vin rifuzi
Pro nura stult'

Mi serĉis por juvelo en pulbazaro
Mi serĉis por planedo en la stelar'
Mi gapis kaj mi miris
foliojn mi fortiris
De l'kalendar'

…Se mi nenion pentus
Mi ne aprecus vivon plu
…Se mi nenion sentus
Mi ŝvebus sola en vaku'

Mi aŭdis vian voĉon en la radio
Mi aŭdis viajn paŝojn ĉe mia pord'
Subite mi memoris
Kaj ĉio tuj sonoris
Kun malakord'

…Se mi nenion pentus
Mi ne aprecus vivon plu
…Se mi nenion sentus
Mi ŝvebus sola en vaku'

…Se mi nenion pentus
Mi ne aprecus vivon plu
…Se mi nenion sentus
Mi ŝvebus sola en vaku'

…Se mi nenion sentus
Mi malaperus en la blu'

QR-Kodo
QR-Kodo Sola En Vaku' (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net