Soleco

Ŝafisto iras sur montaro,
… kie birdkantoj sonas; (2-foje)
kun la Natur' en solidaro
…solecon li ne konas.

Sed iras mi sur urbostratoj,
… kie la bru' senĉesas;
kaj meze inter la homfratoj
…fremdule mi solecas.

Ŝafisto iras sur montaro,
… kie birdkantoj sonas;
kun la Natur' en solidaro
… solecon li ne konas.

  • soleco.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:02
  • (ekstera redakto)