Uzantaj iloj

Retejaj iloj


solidarkanto

Solidarkanto

MuzikoHans EISLER
Esperanta tekstoB. RIJPSTRA
Tipotraduko
Originala tekstoBert BRECHT

Teksto

Ni, ankoraŭ ne tutnombre,
Kaj nur unu tagon nun,
Post semajna laborado
Restas sur la kamp' en sun'.

Rekantaĵo:
Marŝu kaj ne forgesu
La fundon de nia fortar'.
Ĉu sata, ĉu malsata,
Marŝu, kondukata
De fera solidar'.

Kaj vidante sunan brilon
Sur la strato, sur kampar',
Ni ne povis ja kompreni:
Jen la mondo de l' homar'.

Rekantaĵo

Tamen ni foriris kune
El la koto de malglor'
Kaj ekĝuis la odoron
De la herbo, de la flor'.

Rekantaĵo

Ekaperu el kabanoj,
Domoj, tre malindaj vin,
Post semajna grizo sekvas
Ruĝa postlabora fin'.

Rekantaĵo

Ĉar ni scias bone, kiom
Eta estas nia glor'.
Tamen la afer' postulas
Lukton ĝis la venka hor'!

Rekantaĵo

Iam ni kantante iros
Tra la stratoj! Venkos ni!
Ne por kelkaj plu laboro,
Sed por ĉiu hom' el ni!

Rekantaĵo:
Marŝu kaj ne forgesu:
La kampar' kaj la strat' al ni!
Marŝu kaj ne forgesu:
Kies strato? Nia strato!
Kies mond'? Nia mond'!

solidarkanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)