Somermeza kanto

Esperanta tekstoP. Th. Justesen
Tipotraduko
Originala titoloVi elsker vort Land
Originala tekstoHolger Drachmann

Teksto

Ni amas vin, „Dan”,
dum neĝblanka kristnask',
kiam korojn varmigas stelbril' de l’ abio, —
kiam birdo dum pask'
super land', super strand'
jubilante voĉtrilas en am-emocio.
Ni laŭdas vin ĉie kaj ĉiam kantante,
post grenrikoltad' vian nomon kronante.
/: Sed Johano Sanktul',
Mezsomera karul'!
Vin deklaras la koroj ardantaj la princo dankante.:/

Ni amas vin, „Dan”,
mezsomere plej-plej,
kiam suno kaj nuboj la kampon benadas, —
kiam floras herbej',
kaj la bruta laktej'
pligrasiĝas, kaj idoj multnombre kreskadas.
Post taga, senpaŭza, obstina laboro
alvenas vespera, libera ĝojhoro.
/: Tiam ĉiu junul',
ho, Johano Sanktul',
kun samaĝaj ludadas, dancadas kaj kantas en ĥoro.:/

Ni amas vin, „Dan”,
kaj kun glavo en man'
ni protestos, se iu vin endanĝerigos,
Sed se hejma malpac'
iĝos vera minac',
ŝtiparegojn sur tomboj praavaj ni igos.
Malbonaj animoj ja ĉiam estiĝos.
Per fajro de ni ili malproksimiĝos.
/: Ĉiu estu pacul',
ho, Johano Sanktul'!
Ĝi ja eblos, se koroj neniam en dub' malvarmiĝos.

QR-Kodo
QR-Kodo Somermeza kanto (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net