Uzantaj iloj

Retejaj iloj


somero

Somero

Teksto kaj muziko de Grigorij AROSEV.

Teksto

E H7 Em
Foriru ĉiuj niaj iluzioj,
Em H7 Em E7
virinoj ja tolaĵon jam gargaras,
Am D7 G
kaj egaliĝis al nuleg' konscioj,
Am H7 Em
samkiel la bosket' susuras maro.

Kaj foliaro glaŭkas kiel ondo,
kaj dormas ĝis printemp' kant' kaj kantero,
ĝis kiam l'ter' ektremos pro fulmtondro,
ĝis kiam nin atingos la somero.

Ĝis kiam ĉirkaŭprenos nin beato,
ĝis kiam feliĉiĝos ajna ulo,
sur akva edro glitas sunboatoj,
kaj diafanas ties respegulo.

Adiaŭ al boatoj kaj virinoj,
kaj perceptiĝas nubo superstiĉa,
ni revas pri adoro kaj niksinoj,
sed ĉiam la somero ne sufiĉas.

somero.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)