Son' Silenta

Jen unu el la plej konataj kantoj de Simon kaj Garfunkel. Ĝi aperis unue en la kantaro de la IJK en Kerkrade (Nederlando, 1989).

Teksto

Em D Kara nokto, venis mi
Em Por paroli plu kun vi
C G Ĉar vizio bildojn formis,
C G Lasis semojn dum mi dormis.
C
Kaj la vizio,
G Enplantita en la kor'
Em Ne iras for
D Em De la son' silenta.

Ensonĝe solas la anim'
Dum vagas mi sur ŝtonpavim'
Ĉe bril' de stratlanterna aŭreol'
Mi froste ŝovas jakon al la kol'
Dum l' okulojn
Trafpikas neona fulm'
Tra la mallum',
Tra la son' silenta

En nuda lumo vidas mi
Dek mil homojn, eble pli.
Dum parolo diro mankas.
Dum aŭdad' aŭskulto haltas.
Iliajn versojn
Voĉoj certe kantos ne,
Kuraĝas ne
Pro la son' silenta.

“Stultuloj, vi ne scias ke
Silent' kancere kreskas se
Miajn manojn vi neglektas,
Miajn vortojn ne respektas.” Sed forfluas
Silente mia vort',
Hm hm hm hm,
Drona sort'
Silenta

Klino, preĝo, eŭfori'
Por memkreita neondi'.
La signo fulmas nun averton
Per vortoj kiuj spiras certon
Kaj ĝi diras ke
La vortojn profetajn
Vi trovos sur metroa mur'
Kun flustro nur
Kie la son' silentas

Eksteraj ligoj

QR-Kodo
QR-Kodo Son' Silenta (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net