Uzantaj iloj

Retejaj iloj


stacidoma_tumulto

Stacidoma Tumulto

Kantas Kajto, teksto de Marcelo REDOULEZ, muziko de Nanne KALMA.

Viciĝas ĉe eta giĉeto
serpento longa por bileto.
Rapidu al kajo, malfruas
Dum ĉio ĉirkaŭ vi tre bruas!

Motoroj ekrulas al celoj,
La ferajn radojn sur la reloj.
Amikoj retrovas sin kise,
Aliaj svingas tukon ĝise.

Almoze gitaras cigano,
Kortuŝe ploras solinfano.
Manpremo tre varmas ĉi fojon,
Salutoj krie eĥas ĝojon.

La dika horloĝo perfektas,
Neniu homo ĝin neglektas:
Atenti pri ĝi kaj atendi
Pri tempo vanas daŭre plendi.

Refreno:

La ĉefstacidomo de mensoj kaj sensoj, tumulte kirliĝe plenplenis.

Tro pezas dikega valizo,
Jen ŝvito, ne demoralizo!
Anonco pri la forveturo
Alvokas nin al aventuro.

Ĉagrenon trinkaĵo donigos,
Kafejo vigle vin instigos.
Kiosko reklamas revuojn.
Maltrafu ne la rendevuojn!

Subite tre laŭtas blasfemoj,
Diversas ĉies reagemoj.
Grincadas ĵus bremsoj lamente,
Kolomboj flugas subtegmente.

Ĉu tuj akurate alvenos
La amo, kiu min tenos?
Atenti pri ĝi kaj atendi
Pro koro vanas daŭre plendi.

Grizhara avino meditas,
Sed ne plu aĝon ŝi evitas:
Atenti pri ĝi kaj atendi
Por vivo vanas daŭre plendi!

Refreno
Kaj ie, tie sub la tegmento, ankaŭ ŝvebadas daŭre la pensoj de mi, ĵus kiam mi hejmen revenis.
stacidoma_tumulto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)