Stela Nokto

Teksto

venu kun mi,
al fora vilaĝet'
bezonas ni nur volon,
ne maltrafiĝu la impet'

ĉinokte la ĉielo
forte brilas super ni
ĉi nokt' estas la nokto
por travagi ĝis la fin'
ĉu ni?

nostalgio
nin banas pluvolarm´
dum freŝa vento blovas
sekvas sento de saŭdad'…

venu kun mi,
al fora vilaĝet'
bezonas ni nur volon,
ne maltrafiĝu la impet'

nostalgio
nin banas pluvolarm´
dum freŝa vento blovas
sekvas sento de saŭdad'
por mi
por vi
por ni

prenu manojn (prenu miajn manojn)
prenu manojn (prenu miajn manojn)
nun

ne sufiĉas
urbeto aŭ metropol´
necesas tuta mondo
por satig' de nia vol´

ĉinokte la ĉielo
forte brilas super ni
ĉi nokt' estas la nokto
por travagi ĝis la fin'

prenu manojn (prenu miajn manojn)
prenu manojn (prenu miajn manojn)
nun

solo

nostalgio
nin banas pluvolarm´
dum freŝa vento blovas
sekvas sento de saŭdad'

ĉinokte la ĉielo
forte brilas super ni
ĉi nokt' estas la nokto
por travagi ĝis la fin'
ĉu ni?

prenu manojn
prenu manojn

prenu manojn (prenu miajn manojn)
prenu manojn (prenu miajn manojn)
nun

QR-Kodo
QR-Kodo Stela Nokto (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net