Steleto mia

TekstoV. Semjonov
MuzikoO. Fokina
E-tekstoLusi RIMON
Kantasoriginale rusa muzikbando “Цветы” (Floroj)

Kantoj sonas en ĉiu kor',
Mia estas sole por vi.
Lumradia stel' - hela or',
Brilas tiom fore de mi.

Refreno:

Ni malfrue nur vidas ke,
Estas ja duobla la ĝoj'-
Kune gliti sur bluĉiel',
Des pli iri laŭ tera voj'.

Tanĝas nubo vin, kara, ĉar
De mi volas kaŝi la bril'.
Mi aspiras trans ajna bar'
Apud via esti gracil'.

Ke ne estas mi di-anĝel'-
Oni diras; mankas flugil'.
Restos ĉiam vi loga cel',
Ne tuŝebla en supra lil'.

Refreno.

  • steleto_mia.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:00
  • (ekstera redakto)