Uzantaj iloj

Retejaj iloj


stilo_gangnam

Stilo Gangnam

MuzikoPSY
TekstoPSY
E-tekstoTaesok Choi

'Gangnam style' (Hangul: 강남 스타일; eo: Stilo Gangnam) estas kanto de la sudkorea kantisto PSY. La kanto estis eldonita la 15|julio|2012, kiel la unua unuopaĵo de lia sesa albumo
PSY 6 (Six Rules), Part 1.

Teksto

Opan Gangnam-stil' (Mi kun Gangnam-stil'),

Gangnam-stil'

Tage agrable milda kaj humana ino Scianta ĝui tason da kafo eleganta ino Ĉe l' veno de la nokto koro-varmiĝanta ino Do kun tia malo ino

Mi ja estas vir' En tago, tiom milda, kiom vi estas, tia vir' Eĉ antaŭ malvarmiĝo kafon tuj eltrinkanta vir' Ĉe l' veno de la nokto koroeksplodanta vir' Tiuspeca vir'

Belaspekta kaj amindega Jes vi, hej, jes ĝuste vi, hej Belaspekta kaj amindega Jes vi, hej, jes ĝuste vi, hej Ĉu ni iru de la nuno ĝis la fin'?

Opan Gangnam-stil' Gangnam-stil', op op op op Opan Gangnam-stil' Gangnam-stil', op op op op Opan Gangnam-stil'.

Hej, seksa ino, op op op op Opan Gangnam-stil' Hej, seksa ino, op op op op Ej ej ej ej ej ej

Ĉastaspekta, sed dum ludo tre ludema ino La harojn en la ĝusta tempo malliganta ino Kovrinta sin, sed ol sen vesto pli seksveka ino Do kun tia senso ino

Mi ja estas vir' Ĝentilaspekta, sed dum ludo tre ludema vir' En la ĝusta tempo absolute freneziĝanta vir' Kun ideoj multe pli malglataj ol muskoloj vir' Tiuspeca vir'

Belaspekta kaj amindega Jes vi, hej, jes ĝuste vi, hej Belaspekta kaj amindega Jes vi, hej, jes ĝuste vi, hej Ĉu ni iru de la nuno ĝis la fin'?

Opan Gangnam-stil' Gangnam-stil', op op op op Opan Gangnam-stil' Gangnam-stil', op op op op Opan Gangnam-stil'.

Hej, seksa ino, op op op op Opan Gangnam-stil' Hej, seksa ino, op op op op Ej ej ej ej ej ej

Jen kurhom', jen super li flughom' Bebo, bebo, mi do ioscia ant' Jen kurhom', jen super li flughom' Bebo, bebo, mi do ioscia hom' Scias vi pri l' dir' Opan Gangnam-stil' Ej ej ej ej ej ej

Hej, seksa ino, op op op op Opan Gangnam-stil', Hej, seksa ino, op op op op Ej ej ej ej ej ej Opan Gangnam-stil'

Eksteraj ligoj

stilo_gangnam.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)