Sub ĉeriza arbo

E-tekstoN.Ivanova kaj Mikaelo LINECKIJ

Ukraina popola kanto.

Teksto

C G7
Sub ĉeriza arbo,
C G7
Sub meriza arbo
C C7 F
Staris avo tre maljuna
D7 G7 C
Kun edzino-junulin’

Ŝi admonis lin,
Ŝi petegis lin:
“Vi permesu, av’ maljuna,
promeneti sur la strat’”

“Mem mi ne promenos,
Straton Vi ne venos,
Ĉar al mi, al Via edzo
Plu Vi ne revenos!

Mi aĉetos ĥaton
Kaj bovinon ŝatan,
Kapron, katon kaj ĉevalon
Por eviti la skandalon”

“Ne proponu ĥaton
Kontraŭ bonrilato,
Nek kokinon, nek kaprinon,
Nek ŝatatan melkbovinon.

Olda avo – kadukul’
Estas teda kiel kul’
Kaj mi estas juna,
Kiel tago suna!”

QR-Kodo
QR-Kodo Sub ĉeriza arbo (generita por kuranta pagxo)
Amikaro
E@IMuzaiko