Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sub_la_ponto

Sub la ponto

Teksto

Saluton kara, estas mi
Ĉu vi ankoraŭ estas veka?
Mi sidas sola tie ĉi
Duono post la deka
Ĉiam mi scivolas pri
Via vivrakonto
Venu kaj mi montros al vi
La trinkejon sub la ponto

Refreno
Da ĝojo kaj melankoli'
Mi volas pli, mi volas pli
Da varmaj noktoj de juli'
Mi volas pli, mi volas pli

Vi regalu per rakont'
Mi regalos per biero
Kaj ni trinkos el la font'
De inspiro kaj de klero
Kun ĉio kvazaŭ halucin'
En la nokto brila
Ni por momento trompos nin
Ke la viv' estas facila

Refreno

Venu kara por renkont'
Dum la noktoj helas
En la trinkejo sub la pont'
La vivo belas

Refreno

Saluton kara, estas mi
Ĉu vi ankoraŭ estas veka?

Eksteraj ligiloj

sub_la_ponto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)