Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sube_en_valo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Sube en valo

Teksto

Klinu la kapon, kaj kun atent'
aŭdu en valo blovon de l’ vent'.

Blovon del' vento, blovon de l' vento;
aŭdu en valo blovon de l' vent'.

Floroj la sunon amas sen fin'.
Scias anĝeloj, ke amas mi vin.

Amas mi vin, amas mi vin
Scias anĝeloj, ke amas mi vin.

Skribu leteron por mia bon',
Sendu ĝin jam al la ŝtata prizon'.

Ŝtata prizono, ŝtata prizono
Sendu ĝin jam al la ŝtata prizon'.

Turon masonu super la val',
por ke mi vidu ŝin sur ĉeval'.

Ŝin sur ĉevalo, ŝin sur ĉevalo,
por ke mi vidu ŝin sur ĉeval’.

Sube en valo, en milda lament',
Milde vespere blovas la vent'.

Blovas la vento, blovas la vent'.
Milde vespere blovas la vent'.
sube_en_valo.1265758332.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)