Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sud-auxstralio

Sud-Aŭstralio

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIsud-auxstralio.mid

Teksto

Sud-Aŭstralio naskis min
Hisu ho, haŭlu ho,
Nostalgio vokas min
Al Sud-Aŭstralio.

Refreno:

Hisu ho, maristoj vi,
Hisu ho, haŭlu ho,
Hisu ho, kantadas mi
Al Sud-Aŭstralio.

Jen bona ŝip' kaj ŝipanar',
Hisu ho! Haŭlu ho!
Min konduki trans la mar'
Al Sud-Aŭstralio.

Refreno

Laŭ ĵurpromes' la amatin',
Hisu ho! Haŭlu ho!
Ĉe l’haven' atendos min
En Sud-Aŭstralio.

Refreno

Laŭ Kab' Korn' velveturos ni,
Hisu ho! Haŭlu ho!
Preĝu por la zorg' de Di'
Al Sud-Aŭstralio.

sud-auxstralio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)