Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sukijaki

Sukijaki

Muziko-tekstoMachidai kaj Rokusuke
E-tekstoTivadar KERESZTHEGYI
MIDIsukijaki.mid

Teksto

Ĉu bela sukijaki
Estas en Nagasaki,
Aŭ estas nova danc-
ritmo, aŭ bugivugi?
Diru al mi, se iu scias!
Ĉar ĝi min jam frenezigas!

Scias en tea domo
Ŝizue, ĉarma gejŝo,
Vorto loga, manĝinda,
sed kion signifas?
Diru al mi, se iu scias,
Ĉar ĝi min jam frenezigas!

Nun mi jam scias kio!
La rostita viando,
Japane ĝi estas
manĝaĵo “Sukijaki”
La knabino: Rozobranĉo
Prezentas al vi, amiko.

Vizitu Tokion certe manĝu tion!
Sopire bonguston serĉu sukijakon!
Vere ĝi multekostas,
Tamen laŭ mi valoras.

sukijaki.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)