Uzantaj iloj

Retejaj iloj


suliko

Suliko

Teksto/MuzikoAk. CERETELI
E-tekstoIda LISIĈNIK

Teksto

Ĉie tra la land' serĉas mi
Karan tombon en agoni',
Mi demandis kun zorgema emoci',
Kie Suliko estas vi?

Orfan rozon mi trovis jen
Kaj demandis ĝin en ĝarden,
Belulino kiu plena de graci',
Suliko, ĉu ŝi estas vi?

Sidis en arbust najtingal',
Kaj kantadis sen interval',-
Mi demandis ĝin pri mia karulin'
Kie estas la amikin'?

Klinis bekon la najtingal',
Dolĉe trilis ĝi en la val',
Kvazaŭ respondante kantis ĝi al mi,
Estas Suliko tie ĉi!

suliko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)