Uzantaj iloj

Retejaj iloj


suno_mia

Suno mia

TekstoGiovanni CAPURRO
MuzikoEdoardo Di CAPUA
E-tekstoLuigi Minnaja
Origina titiolo'O sole mio

Teksto

Kiom ĝojigas sunobrila tago,
post uragan' ĉielo plenserena;
l'aero freŝa ŝajnas festoplena…
Kiom ĝojigas sunobrila tago!

Sed sun' alia,
eĉ bela pli,
sur frunto via
ardas por mi!

Brilas la vitroj de fenestro via,
pro sia voĉo lavistino vantas,
dum ŝi, la tukojn etendante, kantas,
brilas la vitroj de fenestro via.

Sed sun' alia,
eĉ bela pli,
sur frunto via
ardas por mi!

Kiam noktiĝas kaj subiras suno,
min kaptas ombro de melankolio:
kaj mi restadus sub fenestro via,
kiam noktiĝas kaj subiras suno.

Sed sun' alia,
eĉ bela pli,
ardas por mi!
sur frunto via

Sed suno,
sed sun' alia,
eĉ bela pli,
ardas por mi!

Eksteraj ligoj

suno_mia.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)