Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sunvojo



Sunvojo

Teksto
Muziko
Tom Jobim, Duran
E-tekstoFlávio Fonseca

Teksto

Estas maten'
Suno venas kaj roso mienas
Pro luma impres'
Kiel stela kondens'
Kiel danco de bril'
Laŭ ĝoja vento
Kiun kanton portas nun
Prenu mian manon
Kaj ni kune iru for sen la pens'
Pri aferoj pasintaj
Suferoj kaj revoj kaj plor'
Ĉar la nova maten'
Jam fariĝis konsil'
Donu la manon
Kaj ni iru al la sun'

sunvojo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)