Super montarbar'

Teksto

Tagiĝas jam super montarbar',
mi aŭdas vin inter birda ar',

Mi vin vokas jes, por ekvidi vin,
kuras mi al vi, de la malproksim'. 2x

Rozflore ja ruĝas mia am',
vi traktas ĝin senatente jam.

Sed montaren tuj min kurigas vent'
kie kantas vi inter birdoj cent. 2x

Sopiras mi al momento bela,
kiam revenos nia amo vera.

Ho knabeto, vi ne depuŝu min,
ĉar nur certe mi tiel amas vin. 2x
QR-Kodo
QR-Kodo Super montarbar' (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net