Supre staras sur la monto

TekstoUhland
MuzikoE. Ducommun
E-tekstoL. L. Zamenhof
Origina titoloDroben stehet die Kapelle

Teksto

Supre staras sur la monto
La silenta kapeleto.
En la valo, ĉe la fonto,
Ĝoje kantas paŝtisteto.

Sonorado, mortkantado
Nun eksonis tra l’silento —
Haltis knabo en kantado
Kaj aŭskultas kun atento.

En la tombojn de l' monteto
El la valo ĉiu venos,
Ankaŭ vin, ho paŝtisteto,
Oni iam tien prenos.

QR-Kodo
QR-Kodo Supre staras sur la monto (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net